Privateco-politiko


La retejo publiccode.eu estas funkciigata de FSFE e.V. En tiu ĉi politiko, «ni» signifas la organizaĵon FSFE.

Kion ni kolektas kaj kial

Kiam vi uzas la retejon por subskribi nian publikan leteron, ni kolektas kaj konservas informojn pri via nomo, retpoŝt-adreso, kaj lando, kiujn vi donis konsente. Ni montros publike vian nomon kiel subskribinton de la publika letero, se vi konsentis publikan montron en la listo de subskriboj. Ni ankaŭ prezentos vian nomon kaj landon al la ricevontoj de la publika letero (membroj de la Eŭropa parlamento kaj landaj aŭ regionaj parlamentoj). Ni ne kunhavigos vian retpoŝt-adreson. Ni konservos tiujn informojn en datumbazo dum la kampanjo «Publika mono – publika kodo» kaj forigos ilin poste.

Se vi konsentis esti kontaktota pri la kampanjo, ni retpoŝte sendos al vi informojn pri la kampanjo, kaj dum kaj tuj post la kampanjo.

Kiu povas atingi konservitajn datumojn

Ĉiu informo sendita tra la retejo, ĉu konservita en la retservilo aŭ en nia problemuja sistemo, atingeblas por dungitoj kaj staĝistoj de FSFE. La informoj ankaŭ atingeblas por sistemestraro de FSFE. Informoj konserviĝas neĉifritaj en niaj serviloj; rezulte ili ankaŭ atingeblas por dungitoj de PlusServer GmbH, kiu gastigas niajn servilojn.

Kiujn rajtojn vi havas

Vi rajtas ricevi la personajn datumojn pri vi, kiujn ni konservis, kaj ankaŭ korektigi nin, se la datumoj malĝustas. Vi rajtas kontraŭi nian konservadon de informoj, kiuokaze ni forigos personajn datumojn pri vi, kaj ankaŭ nuligi vian konsenton pri traktado de viaj personaj informoj laŭ ĉi tiu politiko, kiuokaze ni ankaŭ agos por forigi personajn datumojn pri vi.

Kiun kontakti

Se vi havas demandojn pri nia uzo de viaj datumoj, ŝatus peti kopion de ĉiuj konservitaj informoj pri vi, aŭ ŝatus paroli kun nia oficisto de datum-protektado por ajna alia celo, nia komisiita oficisto de datum-protektado estas la plenuma direktoro de FSFE, kiun vi povas kontakti per privacy@fsfe.org.