Kial oni ne eldonas programaron kreitan per mono de impostpagantoj kiel liberan?
Ni volas leĝaron postulantan, ke publike financita programaro evoluigita por publika sektoro publike eldoniĝu sub libera kaj malfermitkoda programa permesilo. Teme pri publika mono, ankaŭ temu pri publika kodo!
Kodo pagita de la popolo estu disponebla al la popolo!
Similaj aplikaĵoj ne devas esti programitaj de nulo ĉiufoje.
Penoj de grandaj projektoj povas kunhavi kompetentecojn kaj kostojn.
Aplikaĵoj pagitaj de la publiko estu disponeblaj al ĉiuj.
Kun procedoj travideblaj, aliuloj ne devas reinventi la radon.
Libera programaro rajtigas ĉiujn uzi, studi, kunhavigi kaj plibonigi programaron. Tiu ĉi rajto helpas subteni aliajn fundamentajn liberecojn kiel liberecojn de parolo, preso kaj privateco.
Ĉu vi opinias, ke libera programaro estu la norma agordo por publike financita programaro? Ni konvinku viajn politikajn deputitojn!
Subskribu la publikan leteronEn nia publika letero ni postulas:
«Efektivigu leĝaron postulantan, ke publike financita programaro evoluigita por publika sektoro devu publike eldoniĝi sub libera kaj malfermitkoda programa permesilo.»
232 organizaĵoj kaj 37221 individuoj jam subtenas ĉi tiun alvokon al ago per subskribado de nia publika letero. Ankaŭ vi povas helpi al ni fari pli grandan efekton! Ni donos ĉiujn subskribojn al la deputitoj ĉie en Eŭropo, kiuj pridiskutas programan liberecon en publika administrado.
La jenaj organizaĵoj subtenas nian publikan leteron. Se ankaŭ via organizaĵo interesiĝas pri aliĝo al la voko por publika kodo, bonvolu nin kontakti.
Mendu la plej novajn gluetikedojn kaj broŝurojn de FSFE
Akiru varbilojnSciigu viajn amikojn kaj abonantojn pri publika kodo:
Kodo de tiu ĉi retejo estas libera programaro. Ni bonvenigas kontribuojn! | Translation status page
Ĉi tio estas kampanjo de Free Software Foundation Europe (FSFE) – Organizaĵo | Privateco-politiko | Travidebleco – Copyright © 2024
Tiu ĉi verko subas la permesilon Creative Commons BY-SA 4.0.