Ĉi tio estas kampanjo de FSFE logo
Ĉi tio estas kampanjo de FSFE logo

Kial oni ne eldonas programaron kreitan per mono de impostpagantoj kiel liberan?

Ni volas leĝaron postulantan, ke publike financita programaro evoluigita por publika sektoro publike eldoniĝu sub libera kaj malfermitkoda programa permesilo. Teme pri publika mono, ankaŭ temu pri publika kodo!

Kodo pagita de la popolo estu disponebla al la popolo!

Ĉu sonas komplike? Tute ne. Estas tre facile!


Pli da avantaĝoj

Kialoj por publika kodo


Imposta ŝparado

Similaj aplikaĵoj ne devas esti programitaj de nulo ĉiufoje.

Kunlaborado

Penoj de grandaj projektoj povas kunhavi kompetentecojn kaj kostojn.

Servado al la publiko

Aplikaĵoj pagitaj de la publiko estu disponeblaj al ĉiuj.

Nutrado de novigado

Kun procedoj travideblaj, aliuloj ne devas reinventi la radon.

Libera programaro rajtigas ĉiujn uzi, studi, kunhavigi kaj plibonigi programaron. Tiu ĉi rajto helpas subteni aliajn fundamentajn liberecojn kiel liberecojn de parolo, preso kaj privateco.

Ĉu vi opinias, ke libera programaro estu la norma agordo por publike financita programaro? Ni konvinku viajn politikajn deputitojn!

Subskribu la publikan leteron

Diru al viaj deputitoj!


En nia publika letero ni postulas:

«Efektivigu leĝaron postulantan, ke publike financita programaro evoluigita por publika sektoro devu publike eldoniĝi sub libera kaj malfermitkoda programa permesilo.»

232 organizaĵoj kaj 36904 individuoj jam subtenas ĉi tiun alvokon al ago per subskribado de nia publika letero. Ankaŭ vi povas helpi al ni fari pli grandan efekton! Ni donos ĉiujn subskribojn al la deputitoj ĉie en Eŭropo, kiuj pridiskutas programan liberecon en publika administrado.



Subtenantaj organizaĵoj


La jenaj organizaĵoj subtenas nian publikan leteron. Se ankaŭ via organizaĵo interesiĝas pri aliĝo al la voko por publika kodo, bonvolu nin kontakti.


Diskonigu la kampanjon!

Mendu la plej novajn gluetikedojn kaj broŝurojn de FSFE

Akiru varbilojn

Sciigu viajn amikojn kaj abonantojn pri publika kodo:

Jam 36904 SUBSKRIBOJ – subskribu la publikan leteron nun!